Advokato Patelin. David-Augustin de Brueys. Читать онлайн. Newlib. NEWLIB.NET

Автор: David-Augustin de Brueys
Издательство: Public Domain
Серия:
Жанр произведения: Зарубежная классика
Год издания: 0
isbn:
Скачать книгу
al si (palpebrumas al la drapo). Jen peco da drapo, kiu tre taŭgus por mi. (Laŭte.) Sinjoro, mi estas via servanto.

      GUILLAUME (ne rigardas). Ĉu estas la persekutisto, kiun mi venigis? Li atendu.

      PATELIN. Ne, sinjoro; mi estas…

      GUILLAUME (ekrigardas). Robon! Ĉu juĝoficisto? (Laŭte.) Via servanto!

      PATELIN. Ne, sinjoro; mi havas la honoron esti advokato.

      GUILLAUME. Advokaton mi ne bezonas. Mi vin salutas.

      PATELIN. Mian nomon, sinjoro, vi konas eble: advokato Patelin.

      GUILLAUME. Mi tute ne konas vin, sinjoro.

      PATELIN, al si. Mi devas konatiĝi. (Laŭte.) Mi eltrovis, sinjoro, en la spezlibroj de mia mortinta patro, ŝuldon ne pagitan, kaj mi…

      GUILLAUME. Tiaj aferoj ne koncernas min; mi ŝuldas nenion.

      PATELIN. Tute kontraŭe, sinjoro. Mia mortinta patro ŝuldis al la via tricent skudojn1; kaj, estante honora homo, mi venas por pagi al vi…

      GUILLAUME. Pagi al mi? Atendu, sinjoro, mi petas; mi ekrememoras vian nomon. Jes, mi de longe konas vian familion. Vi loĝis en la proksima vilaĝo: ni kune interrilatis iam. Senkulpigu min, mi estas via tre humila kaj obeema servanto. (Prezentas al li sian seĝon.) Sidiĝu, mi petas; sidiĝu ĉi tien.

      PATELIN. Sinjoro!..

      GUILLAUME. Sinjoro!..

      PATELIN (sidiĝas). Se ĉiuj miaj ŝuldantoj pagus siajn ŝuldojn tiel akurate kiel mi, mi estus multe pli riĉa ol mi estas; sed mi ne scias konservadi la monon de aliaj.

      GUILLAUME. Tamen tion multe da homoj nun faras volonte.

      PATELIN. Mi opinias, ke la ĉefa indo de honesta viro estas elpagi siajn ŝuldojn, kaj mi venas demandi, en kia momento vi povos plej oportune ricevi viajn tricent skudojn.

      GUILLAUME. Tuj!

      PATELIN. Mi havas hejme vian monon tute pretan kaj elkalkulitan; sed mi devas doni tempon al vi, por ke la notario skribu kvitancon. Tiuj necesaĵoj devenas de heredo, kiu koncernas mian filinon, kaj pri tio mi devos redakti kalkulan raporton.

      GUILLAUME. Estas juste. Nu!.. morgaŭ matene, je la kvina.

      PATELIN. Je la kvina, ĝi estu! Eble mi venis maloportune, sinjoro Guillaume? Mi timas ĝeni vin.

      GUILLAUME. Neniel! Ho ve! mi havas tro da libera tempo; mi vendas neniom!

      PATELIN. Tamen vi sola vendas pli multe ol ĉiuj ĉi-tieaj vendistoj.

      GUILLAUME. Ĉar multe mi penadas!

      PATELIN. Vi estas, je l’ honoro, la plej lerta homo el la tuta lando… (Rigardas la drapon) Jen beleta drapo!

      GUILLAUME. Belega!

      PATELIN. Vi komercadas tiel inteligente!..

      GUILLAUME. Ho! sinjoro…

      PATELIN. Tiel lertege!..

      GUILLAUME. Ho! ho! sinjoro…

      PATELIN. Per manieroj tiel noblaj kaj senartifikaj, kiuj altiras al vi ĉiujn korojn.

      GUILLAUME. Ho! neniel, sinjoro.

      PATELIN. Je Dio! la koloro de tiu ĉi drapo ĉarmas la okulojn!

      GUILLAUME. Estas vere!.. Ĝi estas kaŝtankolora.

      PATELIN. Kaŝtankolora! Kiel bele! Mi vetas, sinjor’ Guillaume, ke vi elpensis mem tian koloron!

      GUILLAUME. Jes, jes, kune kun mia kolorigisto.

      PATELIN. Mi ĉiam diris: enestas pli da sprito en via kapo sole, ol en ĉiuj cerboj de l’ urbeto.

      GUILLAUME. Ha! ha! ha!

      PATELIN (palpas la drapon). Tiu ĉi lano ŝajnas el bona fabrikado.

      GUILLAUME. Pura lano el Anglujo!

      PATELIN. Mi pensis tiel; pri Anglujo… mi pensas, sinjoro, ke iam ni estis kunlernantoj.

      GUILLAUME. Ĉe sinjoro Nikodemo?

      PATELIN. Ĝuste! Vi estis tiel bela kiel Amoro!

      GUILLAUME. Mia patrino kutimis tion diri.

      PATELIN. Kaj vi ellernis ĉion, kion oni volis ke vi lernu.

      GUILLAUME. Estante dekokjara, mi sciis legi kaj skribi.

      PATELIN. Domaĝe vi ne dediĉis vin al grandaj aferoj! Mi certigas, sinjoro, ke vi estus bona regnestro!

      GUILLAUME. Kial ne?

      PATELIN. Aŭskultu; mi ĝuste ekdeziris drapon de tiu sama koloro. Mi memoras, ke mia edzino volas, ke mi farigu al mi veston; mi pensas, ke, morgaŭ matene, je la kvina, alportante viajn tricent skudojn, mi prenos eble iom da tiu ĉi drapo.

      GUILLAUME. Mi ĝin konservos por vi.

      PATELIN (al si). Konservi? ne profite por mi! (Laŭte.) Aĉetonte renton, mi rezervis hodiaŭ matene mil ducent frankojn, kiujn mi ne volis tuŝi; sed mi pensas, sinjoro, ke vi partoprenos en ili.

      GUILLAUME. Kial vi ne aĉetus renton? Vi havus tamen pecon da mia drapo.

      PATELIN. Sendube; sed mi malamas aĉeti kredite. Kiel mi ĝojas, vidante vin tiel freŝa kaj gajema! Kiel sanema kaj longaviva mieno!

      GUILLAUME. Jes, mi fartas bone.

      PATELIN. Kiom da tiu ĉi drapo vi kredas, ke mi bezonos? Tiamaniere, kun la tricent skudoj mi alportos ankaŭ monon por pagi la drapon.

      GUILLAUME. Vi bezonos… Vi volas kredeble la plenan veston?

      PATELIN. Jes, plenegan! jakon, pantaloneton, veŝton, kun subaĵo el tiu sama ŝtofo; ĉion longegan kaj larĝegan.

      Конец ознакомительного фрагмента.

      Текст предоставлен ООО «ЛитРес».

      Прочитайте эту книгу целиком, купив полную легальную версию на ЛитРес.

      Безопасно оплатить книгу можно банковской картой Visa, MasterCard, Maestro, со счета мобильного телефона, с платежного терминала, в салоне МТС или Связной, через PayPal, WebMoney, Яндекс.Деньги, QIWI Кошелек, бонусными картами или другим удобным Вам способом.

      1

      Itale: scudo; france: écu; valoris ĉirkaŭ tri frankojn.

/9j/4AAQSkZJRgABAQEASABIAAD/2wBDAAMCAgMCAgMDAwMEAwMEBQgFBQQEBQoHBwYIDAoMDAsKCwsNDhIQDQ4RDgsLEBYQERMUFRUVDA8XGBYUGBIUFRT/2wBDAQMEBAUEBQkFBQkUDQsNFBQUFBQUFBQUFBQUFBQUFBQUFBQUFBQUFBQUFBQUFBQUFBQUFBQUFBQUFBQUFBQUFBT/wAARCAMeAjoDAREAAhEBAxEB/8QAHQABAQEAAgMBAQAAAAAAAAAAAQIAAwYFBwgECf/EAF8QAAECAwYCCAQFAQUCCAgKCwECEQAhMQMSQVFhcQQFBgcigaGxwfAykdHhCBNCUvEUFSNicoIWkgkYJCUzNVNzFzdDg6KjstMmNDhFY2WVs8PSNkRGVHR1dpO

1

Itale: scudo; france: écu; valoris ĉirkaŭ tri frankojn.


<p>1</p>

Itale: scudo; france: écu; valoris ĉirkaŭ tri frankojn.